arch/ive/ief (2000 - 2005)

Esperanto kaj alternativaj tutmondistoj
by de Jakvo Schram Monday June 10, 2002 at 04:31 PM
vlaanderen@attac.org

Post publikado de nefermita letero de Willie Temmerman al la Flandraj popolreprezentantoj, kiu aperis pasintan semajnon, ni ricevis plurajn reagojn. La reagon de Esperantisto ni nepre volas prezenti. Por doni al vi ideon kiel sonas/aspektas esperanton ni aperigos la reago en la lingvo. Vi mem povas provi kiom da vi komprenas sen iam lerni la lingvon. Intertempe ni deklaras la debaton malferma...

Esperanto estas la plej bona kaj demokratia alternativo por solvi chi tiun problemon

Estas agrable legi, ke aliaj homoj estas ghenataj de la politika establo, kiu senpripense akceptas aranghon, lau kiu en niaj universitatoj kaj altlernejoj instruado okazos en la angla. Kiel sekretario de la "Sennacieca Asocio Tutmonda", mi certe ne malhumile parolas pri aliaj homoj. Tamen kiel esperantisto ni de tempo sentas nin alispecaj en nia batalo, ke lingvo estas rajto.

En la "Universala deklaracio pri Homaj Rajtoj", oni klare parolas pri individuaj rajtoj. Fundamenta individua rajto estas la rajto uzadi la denaskan lingvon. Paroladi, uzi kaj esti respektata uzante denaskan lingvon, ne estas ligita al la politika koncepto, nacio, dekstro au maldekstro, sed estas tutsimple fundamenta rajto de la individuo.

Belgio havas multjaran sperton pri 'lingvobatalo'. Ne nur la rajto paroli sian lingvon, sed ankau esti respektata, uzante propran lingvon. La juna Belgio devis atendi al Emile Vandervelde, nederlandlingvano kaj tre eminenta socialisto, kiu En 1889 enkondukis leghprojekton en la chambro, ke oni akceptu la socialistan programon: " Egaleco de chiuj lingvoj, kun chiuj ghiaj konsekvencoj"! Chi tiu ideo kaj lukto por la balotrajto por chiuj, estas gravaj batalkampoj por la nova Belgische Werliedenpartij (BWP) kaj lau mi la sola bazo por diskutado pri lingvo kaj ghia uzado. La katolikoj vochdonis kontrau, char jam tiam iliaj lukto estis pli naciema ol pura lingva.

La nuna multlingva Europo devus lerni, el la historio, lecionon. La ideo de Emile Vandervelde "Egaleco de chiuj lingvoj", certe ne estus malbona ideo nun en Europa Unio ? Certe ghi ne povas funkcii en absoluta formo, sed per la alpreno de neutrala lingvo almenau relative.

Germana socialista gvidanto Wilhelm Liebknecht, kun Bebel unu el fondintoj de la Germana Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP), 1869 poste Sozialdemokratische Partei Deutschlands (SPD(, dum vizito al Gento (flandra urbo) en 1877 atentigis ke lingva malegaleco estis parto de ekonomia diskriminacio. Lingvo batalo estis en la 19a kaj 20a jarcento pli ligita al klasbatalo ol nun. Evidente, klasbatalo tiam, estis pli loka okazajho, mondaj klasbatalaj movadoj kiel nun ne ekzistis. Ech la Oktobra revolucio ne havis la saman historian efikon kiel nun la movado de 'alternativaj tutmondistoj". La estro tiam havis vizaghon. Unu persono estis estro, kie nun konsilantaro sendas reprezentanton kiu, ghenerale, parolas la lingvon de la laboristo (kvankam ankau tio estas relativa)

Ke la lingva batalo en nuna tempo rapide estas metata sub negativan lumjhetilon, grandparte shuldighas ekstrem-naciismaj kaj ektrem-dekstraj grupoj, kiuj faris de la lingvobatalo parti-politikan lukton. Kiam oni tamen faras la penon informighi che Instituto pri Sociala Historio (AMSAB) (Instituto pri Sociala Historio) en Antverpeno au Gento, oni konstatas ke lingvo en la sociala movado ludis gravan rolon. Propra lingvo estis konsiderata rajto, kiu devas esti respektata. Lingvo, kiel koncepto, neniam povas esti preteksto por propagandi naciismon, do certe ne donas kauzon por fari rasisman retorikon. Lingvo ne levas nin al pli alta nivelo kaj ankau neniam povas esti altrudata al ni.

Radio, televido kaj certe intereto malgrandigis la mondon. Kiam prezidanto de eta shtato furzas, laboristo el Europo povas, metafore dirite, tuj audi tion per sia portebla komputilo. La mondo reduktighis ghis vilagheto kaj tamen restas problemoj: richa - malricha, norda - sudo.

Ni vivas en politika sistemo kiu permesas ke nur malgranda parto de la mondloghantaro vivu en prospero. Chiuj, kiuj volas dedichi intereson, povas scii la ciferojn pri mizero kaj malricheco, pri malsato kaj, plej malbona, pri milito. La richulo ne kontentas ekspluatadi la, kiel oni nomas ghin, 3an mondon. Ne, la humiligo estas ech pli ekstrema, ekzistas absolute neniu respekto por la lingvo de tiuj popoloj.

La eta Belgio francigis Kongolon. Hodiaua Belgio devas adaptighi al la hegomonio de la nova latino, la angla. La demando chu vi volas, oni ech ne plu faras. Ne, la angla estas altrudata preskau perforte, kaj kiu protestas ricevas algluitan etikedon de maltoleremo au stulteco.

Ne plu sufichas ke laboristo laboregas por la estro, ne, li devas akcepti ke la estro parolas la anglan; vi ja devas adaptighi kaj agi mondece, chu ne. Al tio ekzistas nur unu (angla)respondo: 'Bullshit'

Estas la rajto de chiuj, ke oni respektu shian au lian lingvon. Necesas trovi demokratan alternativon, per kiu solvi la lingvoproblemo en monda dialogo. Kial grandaj kaj potencaj lingvoj devas ricevi pli da rajtoj ol malgrandaj lingvoj ? Kial terkulturisto el Brazilio devas kapabli la anglan por defendi sian chiutagan panon ? Kial memevidentas ke ech alternativaj tutmondistoj, kiujn ni konsideru progresema homamaso, dialogu uzante unu de la potencaj lingvoj. Kial, demandas al si esperantisto, oni neniam pensis pri politike neutrala lingvo ?

Mi povas kompreni ke, de la flanko de la politiko, ne ekzistas intereso por Esperanto. Estas historia fakto ke politikistoj chiam lekas la kalkanojn de la potenculoj, en la nuna tempo Usono. Kie komence de la 20a la franca estis la potenco, ghi nun trovighas che la angla. Vochon de la simpla popolo oni neniam petis, pri chi tiu temo oni neniam faris demokratian debaton. Plej vershajne, la regantoj de unuopaj landoj ne nepre chie volas, ke pli da homoj pli intieme rilatu kun samsortanoj en aliaj landoj kaj ili shatas mem domini la amaskomunikilojn, kiujn la laboristoj kaj simplaj homoj en "iliaj" landoj uzas.

Ech en la 21a jarcento, gefiloj de laboristoj malantaurangas kiam temas pri universitata studo. Universitataj studoj jam ne estas memevidentaj kiam oni prezentas la prezon. Kaj nun la politiko decidis konstrui plian baron. Gefiloj devas rapide lerni fremdan lingvon por ke ili povu studi che universitato au altlernejo. Kia humiligo, kia absoluta malrespekto. Sed antau chio, kia stulteco de la politikistoj.

Lau studoj, migrantoj bezonas 3 generaciojn por adaptighi al la "nova lingvo" de la lando. Studentoj en Europo devus alproprigi al si dum kelkaj jaroj fremdan lingvon por ke ili povu studi. Chi tiu lasta jam estas peza tasko, kial plipezigi ghin? Chu temas pri nescio, malvolo, stulteco au tutsimple pri orgojlo de niaj ministroj?

Mia espero estas ke, la nova movado de "alternativaj tutmondistoj", ne alighos al la potenco kaj submetighos al la lingva imperiismo de hodiau. Mi estas kiel elokventa esperantoparolanto la viva ekzemplo pri la ebleco de alternativo.

Eblas pruvi ke interpretistoj bezonas nur unu jaron, por ke ili parolu kaj apliku la lingvon en la medio de la laboro. Simpla laboristo, kaj nun mi trovighas sur propra tereno, povas en kelkaj jaroj lerni kaj uzi la lingvon. Post unujara studo, mi jam kapablis paroli kun virino el Chinio pri politiko, kun brazilano pri perforto kaj rasismo en Brazilio kaj kun hungaro pri la komunismo en la orienta bloko.

Ekzistas nur unu problemo. Kiam oni volos altrudi esperanton, ghi perdos sian potencon. La lingvo esperanto estas ekzemplo de demokratio. Esperanto ne estas ligita al lando au nacio. Ne estas nacia esperanto, kaj tio signifas ke, kiam du homoj parolas , ambau parolas fremdan lingvon, duan lingvon. Kiam mi parolas kun Brito, kaj mi sufiche kapablas la anglan, mi parolas fremdan lingvon kaj la aliulo ne. Do mi trovighas en subpremita situacio, rilate lingvo. Che serioza diskuto pli ol grava handikapo, mi supozas? Plia avantagho de esperanto estas la propedeutika valoro, kiu ebligas pli facile lerni aliajn lingvojn.

Mi opinias ke la forumo de "alternativaj tutmondistoj" estu la fekunda grundo en kiu esperanto povas kreski. Politikaj penadoj kondukas chiam al devigo, al perdo de demokratia decidrajto. Tion almenau instruas al mi la Bolonja deklaro.

Multkultura socio eblas nur kiam ekzistas respekto por diverseco de kulturoj, kutimoj kaj lingvoj. Esperanto estas la plej bona kaj demokratia alternativo por solvi chi tiun problemon.

___________________________

Jakvo Schram loghas en Antwerpen kaj jam 12 jaroj uzas Esperanton en internaciaj kontaktoj.
Interesaj ligoj al Esperantj paghoj estas: por ricevi gheneralan informon pri Esperanto, informo al sindikatistoj, Sennacieca Asocio Tutmonda, Indymedia. Se vi shatas kanti la Internacia. Chu vi volas lerni esperanton.
Chi tiu artikolo estas libera uzebla kaj povas esti disvatigita menciu la fonton estus afabla.

ik begrijp er niks van
by Livia Tuesday June 11, 2002 at 07:49 PM

Is een taal die niemand begijpt dé oplossing voor het taalprobleem?

Amai, is er iemand die bovenstaande kan lezen?

Livia